Evangelio laŭ Luko 20:13
Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis.
Read all of Evangelio laŭ Luko 20
Cross References
Isaiah 5:4Kion oni povas ankoraŭ fari al mia vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn?
Jeremiah 36:7Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo.
Hosea 11:8Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato.
Matthew 17:5Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.
John 1:34Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
John 3:35La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon.