Evangelio laŭ Luko 5:12
Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Kaj kiam ili surbordigis siajn ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.
Read all of Evangelio laŭ Luko 5
Cross References
Exodus 4:6Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo.
Leviticus 13:1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
Deuteronomy 24:8Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu ĉion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.
1 Kings 18:39Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
2 Kings 5:27La lepro de Naaman aliĝu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel neĝo.
1 Chronicles 21:16David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj, ĵetis sin vizaĝaltere.