Malachi 1:10
Estus bone, se iu el vi ŝlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Job 1:9Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Ĉu vane Ijob timas Dion?
Isaiah 1:11Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.
Jeremiah 6:13Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon.
Jeremiah 8:10Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; ĉar de malgrandulo ĝis grandulo ili ĉiuj estas profitavidaj, de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵon.
Hosea 5:6Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili.
Micah 3:11Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo.