Malachi 1:9
Preĝu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, ĉu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 32:11Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
Jeremiah 26:19Ĉu mortigis lin Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj preĝis antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraŭ niaj animoj.
Lamentations 2:19Leviĝu, ploregu en la nokto en la komenco de ĉiu gardoparto; Elverŝu kiel akvon vian koron antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortiĝas de malsato en la komenco de ĉiuj stratoj.
Joel 2:17Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru: Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredaĵon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj: Kie estas ilia Dio?
John 9:31Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.
Romans 2:11ĉar ne estas personfavorado ĉe Dio.