Libro de Malaĥi 2:4
Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi ĉi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 3:12Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;
Numbers 18:2Ankaŭ viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aliĝu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos ĉe la tabernaklo de atesto.
1 Kings 22:25Kaj Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi.
Isaiah 1:24Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael: Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi venĝos al Miaj malamikoj.
Isaiah 27:9Tial tiamaniere estos forviŝita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros ĉiujn ŝtonojn de la altaroj kiel dispeciĝintaj kalkŝtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
Ezekiel 20:38kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.