Libro de Malaĥi 2:5
Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 32:26tial Moseo stariĝis ĉe la pordego de la tendaro, kaj diris: Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektiĝis al li ĉiuj idoj de Levi.
Numbers 8:15Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.
Numbers 18:8Kaj la Eternulo diris al Aaron: Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj: ĉion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenaĵon per leĝo eterna.
Deuteronomy 33:8Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco;
Psalms 106:30Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis.
Ezekiel 34:25Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj.