Libro de Malaĥi 3:1
Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 23:20Jen Mi sendas anĝelon antaŭ vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.
Psalms 110:1La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
Isaiah 9:6Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;
Isaiah 40:10Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
Hosea 12:3Ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio.
Malachi 2:7Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia buŝo oni devas serĉi instruon; ĉar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.