Libro de Malaĥi 3:6
Ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos.
Londona Biblio
In The King James Version
For I am the LORD, I change not; therefore ye sons of Jacob are not consumed.
In Context
Cross References
Genesis 15:18En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato:
Exodus 3:14Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.
Numbers 23:19Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?
Nehemiah 9:7Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la Ĥaldea kaj donis al li la nomon Abraham,
Psalms 78:57Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;
Psalms 102:28La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.