Libro de Malaĥi 3:7
De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj leĝoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras: En kio ni devas reveni?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos.
Cross References
Leviticus 26:40Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min.
Deuteronomy 9:7Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo.
Deuteronomy 31:20Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos: tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.
1 Kings 8:47sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
Nehemiah 9:16Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;
Nehemiah 9:28Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaŭ Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi aŭdis el la ĉielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.