Libro de Malaĥi 4:1
Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke ĝi ne restigos al ili radikon nek branĉon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Job 18:16Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.
Psalms 37:9Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
Isaiah 2:12Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita;
Isaiah 40:24kvazaŭ ili ne estus plantitaj, kvazaŭ ili ne estus semitaj, kvazaŭ ilia trunko ne havus radikon en la tero: apenaŭ Li blovetis sur ilin, ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn.
Isaiah 47:14Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek fajro, antaŭ kiu sidi.
Joel 2:1Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu ĉiuj loĝantoj de la lando; ĉar venas la tago de la Eternulo, ĝi estas jam proksima;