Malachi 4:2
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Ruth 2:12La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton.
Psalms 67:1Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.
Psalms 85:9Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.
Psalms 103:3Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;
Proverbs 4:18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
Isaiah 30:26Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.