Libro de Malaĥi 4:6
kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo;
Cross References
Isaiah 11:4sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
Isaiah 43:28Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro.
Isaiah 65:15Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.
Daniel 9:26Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
Zechariah 11:6Pro tio Mi ne plu indulgos la loĝantojn de la tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn ĉiun en la manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia reĝo, kaj ili frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano.
Zechariah 14:2Mi kolektos ĉiujn naciojn milite kontraŭ Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo.