Evangelio laŭ Marko 10:38
Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Marko 10
Cross References
Psalms 75:8Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.
Jeremiah 25:15Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael: Prenu el Mia mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
Matthew 20:21Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.
Mark 14:36Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.
Luke 22:42dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.
Romans 8:26Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj;