Evangelio laŭ Marko 13:8
Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Marko 13
Cross References
2 Chronicles 15:6Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj.
Isaiah 19:2Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraŭ Egiptojn; kaj militos ĉiu kontraŭ sia frato kaj ĉiu kontraŭ sia amiko, urbo kontraŭ urbo, regno kontraŭ regno.
Jeremiah 4:31Ĉar Mi aŭdas krion kiel de naskantino, ĝemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; ŝi ĝemas, kaj etendas siajn manojn: Ho ve al mi! ĉar mia animo pereas de la mortigantoj.
Jeremiah 13:21Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraŭ vi, esti ĉefoj kaj ordonantoj. Ĉu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
Jeremiah 25:32Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego leviĝos de la randoj de la tero.
Jeremiah 50:43Aŭdis la reĝo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortiĝis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel ĉe naskantino.