Evangelio laŭ Mateo 11:29
Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
28Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.
30Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 11
Cross References
2 Chronicles 10:11tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
Isaiah 42:1Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.
Zechariah 9:9Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.
Matthew 11:27Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
Matthew 17:5Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.
Matthew 28:20instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.