Evangelio laŭ Mateo 13:52
Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
51Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes.
53Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 13
Cross References
Ezra 7:10Ĉar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi ĝin, kaj por instrui en Izrael leĝojn kaj ordonojn.
Proverbs 10:20La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
Proverbs 15:7La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia.
Proverbs 18:4La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero.
Ecclesiastes 12:9Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.
Matthew 12:35La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn.