Evangelio laŭ Mateo 12:35
La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Mateo 12
Cross References
Psalms 37:30La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.
Proverbs 12:6La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
Proverbs 15:4Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.
Proverbs 15:28La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon.
Proverbs 25:11Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.
Matthew 13:52Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.