Evangelio laŭ Mateo 25:32
kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
33kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 25
Cross References
Psalms 50:3Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
Psalms 96:13Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, Ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.
Ezekiel 20:38kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Malachi 3:18Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.
Matthew 13:42kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
John 10:14Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas