Evangelio laŭ Mateo 26:67
Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
66kion vi opinias? Ili respondis kaj diris: Li estas kondamninda al morto.
68dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?
Read all of Evangelio laŭ Mateo 26
Cross References
Deuteronomy 25:9tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri: Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.
Job 30:9Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado.
Isaiah 50:6Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado.
Isaiah 53:3Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.
Lamentations 3:30Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.
Micah 5:1Nun armu vin, ho batalistino! oni sieĝos nin; per vergo oni frapos la vangon de la juĝisto de Izrael.