Evangelio laŭ Mateo 5:16
Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Mateo 5
Cross References
Exodus 34:35Kaj la Izraelidoj vidis, ke la haŭto de la vizaĝo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizaĝon, ĝis li eniris, por paroli kun Li.
Isaiah 58:8Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe.
Isaiah 61:3por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.
Matthew 6:1Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
Matthew 6:16Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu fasti. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
Matthew 23:5Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj,