Matthew 6:1
Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 24:13redonu al li la garantiaĵon ĉe la subiro de la suno, por ke li kuŝu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaŭ la Eternulo, via Dio.
2 Kings 10:31Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laŭ la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
Ezekiel 33:31Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidiĝas antaŭ vi, kaj aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; ĉar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj buŝoj, kaj ilia koro celas nur profiton.
Zechariah 7:5Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj — ĉu por Mi vi fastis? ĉu por Mi?
Matthew 5:16Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.
Matthew 5:48Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.