Evangelio laŭ Mateo 6:26
Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
27Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
Read all of Evangelio laŭ Mateo 6
Cross References
Genesis 6:21Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili por manĝi.
Job 38:41Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?
Psalms 104:27Ĉiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
Psalms 147:9Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
Matthew 7:9Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon;
Luke 12:6Ĉu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio.