Matthew 8:4
Kaj Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,
Cross References
Leviticus 13:2Se ĉe iu homo sur la haŭto de lia korpo aperos ŝvelaĵo aŭ pustulo aŭ makulo tiamaniere, ke sur la haŭto de lia korpo fariĝos kvazaŭ infektaĵo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aŭ al unu el liaj filoj, la pastroj.
2 Kings 5:7Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi.
Matthew 3:15Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin.
Matthew 6:1Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
Matthew 10:18kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj.
Matthew 16:20Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.