Evangelio laŭ Mateo 9:2
Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.
3Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 9
Cross References
Psalms 32:1Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
Isaiah 40:1Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.
Jeremiah 31:33sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
Matthew 8:10Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj: Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.
Matthew 9:6Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
Mark 1:32Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.