Libro de Miĥa 2:13
Murrompanto iros antaŭ ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el ĝi; ilia reĝo iros antaŭ ili, kaj la Eternulo estos ilia antaŭgvidanto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 14:19Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili;
Isaiah 42:7por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo.
Isaiah 45:1Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.
Isaiah 49:24Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto?
Isaiah 51:12Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;
Isaiah 55:4Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.