Libro de Miĥa 2:12
Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 36:33Kiam Bela mortis, ekreĝis anstataŭ li Jobab, filo de Zeraĥ el Bocra.
Isaiah 11:11En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro.
Isaiah 34:6La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasiĝis de sebo, de sango de ŝafoj kaj kaproj, de sebo de ŝafaj renoj; ĉar buĉoferadon la Eternulo aranĝos en Bocra kaj grandan buĉadon en la lando de Edom.
Jeremiah 23:3Sed Mi kolektos la restaĵon de Miaj ŝafoj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian paŝtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multiĝos.
Ezekiel 34:11Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin.
Ezekiel 34:22Mi helpos al Miaj ŝafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo.