Libro de Naĥum 2:5
Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpuŝiĝos dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6La pordegoj ĉe la akvo malfermiĝos, kaj la palaco cedos.
Cross References
Isaiah 21:5Preparu tablon, starigu gardostarantojn, manĝu, trinku. Leviĝu, princoj, ŝmiru la ŝildon.
Jeremiah 50:29Alvoku multajn kontraŭ Babelon, ĉiujn, kiuj streĉas pafarkon; stariĝu tendare ĉirkaŭ ĝi, ke neniu povu forsaviĝi el ĝi; repagu al ĝi laŭ ĝiaj agoj: ĉion, kion ĝi faris, faru al ĝi; ĉar ĝi estis malhumila kontraŭ la Eternulo, kontraŭ la Sanktulo de Izrael.
Nahum 3:3moviĝas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpuŝiĝas sur ili.
Habakkuk 1:8Pli rapidaj ol leopardoj estas ĝiaj ĉevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas ĝiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al manĝaĵo.