Libro de Neĥemja 13:22
Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde ĉe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaŭ ĉi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laŭ Via granda favorkoreco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 13
Cross References
2 Kings 23:4Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
2 Chronicles 29:4Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,
2 Chronicles 29:27Kaj Ĥizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, reĝo de Izrael.
Nehemiah 5:19Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, ĉion, kion mi faris por ĉi tiu popolo.
Nehemiah 12:10Jeŝua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljaŝibon, Eljaŝib naskigis Jojadan,
Nehemiah 13:14Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forviŝu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.