Nombroj 10:35
Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
34Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
36Kaj kiam ĝi haltis, li diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.
Cross References
Deuteronomy 32:41Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon Kaj Mia mano komencos la juĝadon, Tiam Mi revenĝos al Miaj malamikoj, Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos.
Psalms 3:8Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.
Psalms 68:2Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio.
Psalms 132:8Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
Isaiah 51:9Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge. Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?