Nombroj 14:2
Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili: Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu dezerto!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto.
Cross References
Exodus 14:11Kaj ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?
Exodus 16:2Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto.
Numbers 11:1Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.
Numbers 14:27Ĝis kiam ĉi tiu malbona komunumo murmuros kontraŭ Mi? la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ Mi, Mi aŭdis.
Numbers 16:41Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, dirante: Vi mortigis la popolon de la Eternulo.
Numbers 20:2Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.