Nombroj 12:8
Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo: en Mia tuta domo li estas konfidato.
9Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris.
Cross References
Exodus 19:19Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo.
Exodus 24:10Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
Exodus 33:19Kaj Li diris: Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaŭ vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
Exodus 34:5Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo, kaj Moseo stariĝis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo.
Exodus 34:30Kaj Aaron kaj ĉiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo lumradias; kaj ili timis alproksimiĝi al li.
Numbers 14:14kaj ili diros al la loĝantoj de tiu lando, kiuj aŭdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de ĉi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraŭ okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaŭ ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;