Nombroj 20:2
Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 16:2Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto.
Exodus 16:12Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.
Exodus 17:2Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris: Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi malpacas kontraŭ mi? kial vi provas la Eternulon?
Numbers 14:2Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili: Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu dezerto!
Numbers 16:3kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, kaj diris al ili: Sufiĉe por vi! la tuta komunumo, ĉiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?
Numbers 16:42Kaj kiam kolektiĝis la komunumo kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, ili turniĝis al la tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris ĝin la nubo kaj aperis la majesto de la Eternulo.