Nombroj 16:46
Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo, komenciĝis la frapado.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
45Foriĝu el inter ĉi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili ĵetiĝis vizaĝaltere.
Cross References
Leviticus 9:24Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.
Leviticus 16:11Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj buĉos sian bovidon de pekofero.
Numbers 8:19Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo.
Numbers 18:5Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraŭ la Izraelidoj.
Deuteronomy 9:22Ankaŭ en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon.
Psalms 106:29Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.