Nombroj 8:19
Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.
Cross References
Exodus 12:50Kaj ĉiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.
Numbers 1:53Sed la Levidoj starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.
Numbers 16:46Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo, komenciĝis la frapado.
1 Samuel 6:19Kaj Li frapis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo; Li mortigis el la popolo [kvindek mil] - sepdek homojn; kaj ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon per granda frapo.
2 Chronicles 26:16Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis. Li krimis kontraŭ la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado.