Nombroj 21:34
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu lin, ĉar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 14:9Nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.
Deuteronomy 2:30Sed ne volis Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, tralasi nin, ĉar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.
Deuteronomy 3:2Kaj la Eternulo diris al mi: Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
Deuteronomy 7:17Eble vi diros en via koro: Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin?
Deuteronomy 7:21Ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.
Deuteronomy 20:3kaj li diru al ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili;