Nombroj 22:5
Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero, kaj ĝi loĝas kontraŭ mi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 13:16Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron.
Exodus 10:15Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
Numbers 31:8Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.
Deuteronomy 23:5Sed la Eternulo, via Dio, ne volis aŭskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, ĉar la Eternulo, via Dio, amas vin.
Joshua 24:9Kaj leviĝis Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.
Nehemiah 13:2ĉar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio ŝanĝis la malbenon en benon.