Numbers 31:8
Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 22:5Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero, kaj ĝi loĝas kontraŭ mi.
Numbers 23:10Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!
Numbers 25:15kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.
Joshua 13:21kaj ĉiuj urboj de la ebenaĵo, kaj la tuta regno de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaŭ la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Ĥur kaj Reba, princojn de Siĥon, kiuj loĝis en la lando.
Psalms 9:16Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.
Proverbs 11:3La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.