Nombroj 32:22
kaj la lando estos militakirita antaŭ la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu lando estos via posedaĵo antaŭ la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
23Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.
Cross References
Deuteronomy 3:12Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo: de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
Joshua 1:15ĝis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaŭ ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos ĝin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo.
Joshua 10:30Kaj la Eternulo transdonis ankaŭ ĝin kaj ĝian reĝon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis ĝin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis en ĝi neniun restanton. Kaj li agis kun ĝia reĝo, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo.
Joshua 11:23Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al ĉio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis ĝin kiel heredan posedaĵon al Izrael, laŭ iliaj partoj, laŭ iliaj triboj. Kaj la lando trankviliĝis de milito.
Joshua 13:29Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laŭ iliaj familioj.
Joshua 22:4Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.