Numbers 32:23
Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 44:16Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaŭ tiu, en kies manoj troviĝis la pokalo.
Deuteronomy 28:15Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin.
1 Kings 2:32La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis: Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda.
Psalms 90:8Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
Psalms 140:11Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
Proverbs 24:16Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.