Nombroj 35:2
Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedaĵoj urbojn por loĝi; ankaŭ la kampojn ĉirkaŭ tiuj urboj donu al la Levidoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante:
Cross References
Leviticus 25:32Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj ĉiam havas la rajton de reaĉeto.
Joshua 14:3Ĉar Moseo donis al du triboj kaj duono posedaĵon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedaĵon inter ili;
Joshua 21:2kaj ekparolis al ili en Ŝilo, en la lando Kanaana, dirante: La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por loĝi, kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn por niaj brutoj.
2 Chronicles 11:14la Levidoj forlasis siajn antaŭurbojn kaj sian posedaĵon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, ĉar Jerobeam kaj liaj filoj forpuŝis ilin de la pastrado al la Eternulo.
Ezekiel 45:1Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe.
Ezekiel 48:8Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.