Nombroj 4:15
Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de ĉiuj objektoj de la sanktejo ĉe la elmoviĝo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektuŝu la sanktaĵon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portaĵo de la filoj de Kehat ĉe la tabernaklo de kunveno.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 19:12Kaj difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu mortigita.
Numbers 1:51Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
Numbers 3:31Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj.
Numbers 7:9Sed al la filoj de Kehat li ne donis, ĉar ili havis laboradon sanktan; sur la ŝultroj ili devis porti.
Numbers 18:3Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimiĝu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaŭ vi.
Joshua 4:10Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, ĝis finiĝis ĉio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al ĉio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.