Nombroj 4:19
sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimiĝos al la plejsanktejo: Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia portotaĵo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;
20sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktaĵojn, por ke ili ne mortu.
Cross References
Exodus 19:21Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimiĝu perforte al la Eternulo, por vidi, ĉar tiam multaj el ili falus.
Numbers 4:15Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de ĉiuj objektoj de la sanktejo ĉe la elmoviĝo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektuŝu la sanktaĵon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portaĵo de la filoj de Kehat ĉe la tabernaklo de kunveno.