Sentencoj de Salomono 15:8
Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia.
9Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.
Read all of Sentencoj de Salomono 15
Cross References
1 Kings 3:10Kaj tio plaĉis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.
Psalms 17:1Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.
Proverbs 15:29La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas.
Proverbs 28:9Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.
Song of Solomon 2:14Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo, Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon; Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.
Isaiah 1:11Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.