Sentencoj de Salomono 15:9
Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.
10Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
Read all of Sentencoj de Salomono 15
Cross References
Psalms 5:5Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi; Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
Psalms 146:8La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;
Proverbs 21:4Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.
Proverbs 21:21Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
Isaiah 51:1Aŭskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj serĉas la Eternulon: rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.
Jeremiah 44:4Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.