Sentencoj de Salomono 17:15
Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.
16Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?
Read all of Sentencoj de Salomono 17
Cross References
Exodus 23:7De mensogaĵo malproksimiĝu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; ĉar Mi ne pravigos maljustulon.
1 Kings 21:13Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante: Nabot blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis.
Proverbs 11:1Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li.
Proverbs 18:5Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo.
Proverbs 24:24Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.
Isaiah 55:8Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.