Sentencoj de Salomono 19:3
Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.
Londona Biblio
In The King James Version
The foolishness of man perverteth his way: and his heart fretteth against the LORD.
In Context
2Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.
4Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko.
Read all of Sentencoj de Salomono 19
Cross References
Genesis 4:5sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.
Numbers 17:12Kaj la Izraelidoj diris al Moseo: Jen ni mortas, ni pereas, ni ĉiuj pereas;
1 Samuel 15:23Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo.
1 Kings 20:42Kaj li diris al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian popolon.
2 Kings 6:33Dum li estis ankoraŭ parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris: Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraŭ povas atendi de la Eternulo?
Job 15:13Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn?