Sentencoj de Salomono 20:25
Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.
Londona Biblio
In The King James Version
It is a snare to the man who devoureth that which is holy, and after vows to make enquiry.
In Context
24La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?
26Saĝa reĝo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.
Read all of Sentencoj de Salomono 20
Cross References
Leviticus 5:15Se iu kulpiĝos, pekante per eraro kontraŭ la sanktaĵoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laŭ via taksado la valoron de du sikloj, laŭ la sankta siklo; ĝi estu prokulpa ofero.
Leviticus 27:9Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam ĉio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.
Numbers 30:2Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ĵuros ĵuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al ĉio, kio eliris el lia buŝo, li faru.
Deuteronomy 23:23Kio eliris el via buŝo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via buŝo.
Judges 21:22Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili: Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.
Ecclesiastes 5:2Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.