Psalmaro 105:25
Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
Londona Biblio
In The King James Version
He turned their heart to hate his people, to deal subtilly with his servants.
In Context
24Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
26Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
Cross References
Genesis 15:13Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
Exodus 1:10ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi, por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la lando.
Exodus 1:16Li diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi.
Exodus 4:21Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
Exodus 10:1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, ĉar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru ĉi tiujn Miajn signojn inter ili;
Ecclesiastes 3:8estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.