Psalmaro 106:47
Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
46Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.
Cross References
Deuteronomy 30:3tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio.
Psalms 14:7Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
Psalms 126:1Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
Jeremiah 32:37Jen Mi kolektos ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere.
Ezekiel 37:21Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon.
2 Corinthians 2:14Sed danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo.