Psalmaro 106:7
Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.
8Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.
Cross References
Exodus 14:12Tion ni diris ja al vi en Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.
Deuteronomy 29:4Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago.
Psalms 5:7Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
Psalms 78:11Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
Psalms 105:5Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
Proverbs 1:22Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?